CAMBRILS
Hotelo Best Cambrils **** Avda. Diputació, 141 Cambrils (Tarragona) Hispanio
De la 6-a ĝis la 13-a de oktobro 2012
La fiŝkaptistoj ankaŭ cedis parton aŭ preskaŭ la tuto de tiuj lokoj apud la maro. La strandoj nuntempe estas la paradizo de la turistoj, kie bruniĝas siaj korpoj kaj tiel ili povas aserti, ke ili en la hispanaj strandoj, kie la suno estas, kvazaŭ donaco de la dioj. Tamen se vi deziras koni tiujn kuraĝajn marlaboristojn povas iri al tiu angulo de la strando, kie ili ankoraŭ havas siajn ŝipetojn kaj eĉ vi povas ĝui rigardante la malfeliĉajn kaptitajn fiŝojn. Parto de la maro apud la marbordo ankaŭ estas okupata de la ŝipetoj, velŝipoj, kies destino estas plezurigi iliajn mastrojn.
Ĉio transformiĝis dum malmulta jaroj, la evoluo de la vivo, por la bono aŭ por la malbono alportis multajn ŝanĝojn en la trankvila vivo, kiun ĝuis antaŭe ties loĝantoj. Evidente, nun oni vidas pli altan vivnivelon, eĉ luksaĵojn, kiuj antaŭe ne ekzistis. Eble maljunuloj ankoraŭ sopiras al siaj antaŭaj kutimoj kaj al siaj laborokupoj, sed fakte la progreso, kiun alportis la turismon estas bonvena, kvankam ankaŭ oni devas ĉion entrepeni por kultivi tiun turisman trezoron.
HISTORIO
La erao de supraĵaj tavoloj el siliko, kiuj troviĝas en Priorat alvenas ĝis la “Malalta Kamparo” precipe al montaro Prades. Ĉi tie aperas ankaŭ surrokaj pikturaĵoj skemaj. La eltrovaĵoj el diversaj lokoj kunligiĝas al la bronza kaj fera epoko. Estas videblaj rimarkindaj restaĵoj de la kulturo hindo-eŭropa en la kavernoj d’Arbolí, Escornalbou kaj l’Hospitalet de l‘Infant. Estas videblaj ankaŭ specimenoj de la iberia kulturo, kaj oni pensas, ke ene de la “Malalta Kamparo” troviĝis komunumeco de “cosse tans” (=popolo ibera pre-Romana loĝanta en la Tarragona regiono).