POR ALVENI AL SALOU
Nu, se vi vojaĝas aŭtomobile, vi devas forlasi la aŭtovojon AP-7 je la
la elirejo 35.
Se vi venas aviadile al flughaveno de Barcelono. Vi devos iri al stacidomo
SANTS. En la mem flughaveno estas trajno, kiu kunportos vin al SANTS.
Ĉi tie vi devas aĉeti bileton por iri al SALOU. Kiam ni redaktas ĉi tiun
informon, vi devas iri al kajo Nº 10. Tamen nuntempe okazas grava reformigo
de SANTS, pro la fakto, ke oni pretigas ĉion por la trajno AVE (trajno
de granda rapideco) kaj ŝanĝoj eble okazos. Se jes, ni jam avertos vin.
Kaj se vi vojaĝas trajne ĝis SANTS ,vi devas ankaŭ aĉeti bileton por SALOU.
Al Salou estas multaj trajnoj. Ni hodiaŭ ne sciigas al vi la trajno-horaron
al Salou, ĉar eble estos ŝanĝota, pro la sama motivo supre menciita.
La plej proksima fluhaveno de la nomataj je “malalta kosto” estas Reus.
Proksimume 10 kilometrojn de Salou inter ĉi tiu urbo kaj Reus estas regula
servo de aŭtobusoj. Kiam vi estos en SALOU, (bonvolu rigardi la mapeton)
konstatu kie troviĝas la hotelo Mediterraneo. Vi povas iri piede, almenaŭ
duonhoro. Ni vin konsilas lui taksion, kiuj en Hispanio ne estas tro kostaj.
La vojaĝo en Hispanio al SALOU estas tute simpla kaj ĉiuj hispanoj bone
konas ĉiujn rimedojn por alveni sen problemoj al nia SEMAJNO-URBO. Por
plia rapideco, prefere vi kontaktu nin per de la reto, kvankam vi povas
uzi aliajn komunikajn rimedojn. Ekzemple telefoni al (34) 93 727 50 21.
rete: luis_serrano@mixmail.com
BONAN VOJAĜON, NI VIN ATENDAS!