Kandidatoj por la Premio Ada Sikorska
La Premio estis kreita antaŭ tri jaroj memore al Ada Sikorska, kiu sindediĉe
dum 34 jaroj laboris por Esperanto kaj ĝis sia morto redaktis la tiaman
sendependan gazeton “Heroldo de Esperanto”. La Premio estas destinita
al esperantistoj, kiuj aparte distingiĝis pro sia valora kaj meritplena
agado favore al la Internacia Lingvo Esperanto.
La Premio konsistos el medalo kaj diplomo, sur kiu, krom la nomo de la
Internacia Esperanto-Semajno, aperos reliefa bildo de Ada Sikorska Fighiera
kaj dorse la gravurita nomo de la premiito, dato kaj loko de la Semajno.
Proponoj atingu, antau la 15-an de aŭgusto 2009, la prezidanton de la
Premia Komitato. G.C. Fighiera, Via Sandre 15, 10078 Venaria Reale (To)
Italio. Rete: giancarlo.fighiera@libero.it